Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Mia amo: mar' muĝanta...

Mia amo: mar' muĝanta,
sed per ond-ĵet' giganta
ĝi nun ne frapas al la ter' kaj firmament':
ĝi dormas en trankvilo
kiel en la lulilo
l' infan' post longa ve' kaj longa plorlament'.

Sur akvo glat-spegula
en la boato lula
de milda rev' mi remas nun al flora val',
min de l' futuro-rodo
salutas trila odo,
vi kantas, ho Esper', vi kara najtingal'.